Ĉi-tiu-afiŝe,
mi volas priparoli iomete la duan paŝon, por estiĝi Esperant-lingva
poeto.
Ĝi
estas, legi. Se vi hazarde loĝas en Rotterdamo, aŭ alia urbo kun
biblioteko, kiu enhavas Esperant-lingvajn librojn, komencu kun tiuj.
La vilaĝo en la mezo de usono, kie mi naskiĝis, havis en ĝia
biblioteko ekzempleron de Wini-La-Pu.
Eble ankaŭ vi estas
tiom bonŝanca.
Se
ne, nun kaj en venontaj
afiŝoj, mi rekomendos
kelkajn librojn, kiujn vi povas trovi sur la reto, kaj elŝuti
senpage (krom la pago por ret-aliro).
Por
lerni lingvon, estas bone studi poezion, ĉar poezio ofte estas tiom
malsimpla, ke oni ne hontas, studi kvar liniojn dum horoj. La
kvanto, kiun vi legas, eble ne estas tiom grava, kiom la kvalito de
la studado. Lernu la
signifon de ĉiu vorto. Parkerigu ĝin. Laŭtlegu
ĝin, frandante ĉiun vorton. Ripetu ĝin.
Jen
ekzempla poemo por studi, se vi volas:
La
nokto...
de Wiktor Elski
La nokto...
ĉielo
plenstela,
La luno arĝenta rondiras
Mistera kaj ĉarma la
nokto...
En nigro sencela
Mi iras.
Kvieto
Senlima...
la vojo
Arĝenta lumstrias. Nokthoro.
En la malproksimo
lumeto
Ekbrilis... Malĝojo
En koro.
Dum mi
legas la poemon, mi notas, ke laŭritme ĝi similas kvar-linian
strofon.
Mi
scivolas, ĉu iu, kiu aŭdos la laŭtlegadon, konstatos, ke ne estas
skribita jene:
“La
nokto, ĉielo plenstela
La luno
arĝenta rondiras
Mistera
kaj ĉarma la nokto...
En nigro
sencela mi iras”
Kompreneble,
dum la laŭtlegado oni povas halti iomete, ekzemple post la vorto
“nokto”, por montri, ke linio finiĝas kaj alia komencas. Fakte,
la marko “...” sugestas, ke la poeto deziras ĝuste tian paŭzon
tie.
Sed en
la dua strofo, okazas io interesa. La “...” venas ne post
“Kvieto”, sed post “senlima”, en la dua linio. Tio sugestas,
ke eble oni ne paŭzu post
“Kvieto”. ĉi tiu ŝanĝas la ritmon de la legado, kaj faras ĝin
pli interesa.
Oni
ankaŭ notas, ke la sento de la fino de la strofo (“En nigro
sencela ...”) malsimilas tiun de la komenco (“ĉielo plenstela”).
La nokto verŝajne estas kaj luma kaj bela, sed eble la vaganto ne
vidas tion.
La dua
strofo montras similajn kontraŭajn sentojn. Ĉe
la komenco estas “arĝenta lumstrio”, sed ĉe la fino, malĝojo.
Bona
poemo demandigas pli ol ĝi respondas. Bona komenca demando pri “La
Nokto” estas, “Kial?”
Kial la
iranto ne notas la belon de la nokto? Kial la iranto sentas
malĝojon? Kien la iranto iras, kaj kial la ekbrilo ne donas al tiu
bonan senton?
Eble ĉiu
trovos sian proprajn respondojn al tiuj demandoj, kaj certe oni
trovos aliajn demandojn, egale interesajn. Mi invitas vin komenti
sube pri la viaj.
Venonte,
mi skribos pri kiel unu poeto komencis verki.