Jen vortludo, kiu temas pri kaj ritmo
kaj rimo. Por komenci, elektu du vortojn, adjektivo kaj nomo. Krom
la finaĵo, ili devas rimi, kaj ili devas havi la saman nombron da
silaboj. Ni ellasos la o-finaĵon de la nomo por pli bona sono.
Ekzemple:
Blua ŝu'
Nova
bov'
Reĝa
seĝ'
Lanta
kant'
Roma
dom'
Nun,
vi faru difinon por la kombinaĵo, en kiu la du vortoj ne aperas.
Ekzemploj:
Ĉiel-kolora
piedingo estas blua sxu'.
Remaĉanta
kornbesto, kiu ĵus naskiĝis
estas nova bov'.
Trono
estas reĝa seĝ'.
Malrapida
muziko estas lanta
kant'.
Loĝejo
en la Itala ĉefurbo estas Roma
dom'.
Nun,
eble vi sukcesos diveni la vortparojn, por la jenaj difinoj:
Ritmaj
movoj el Parizo
Pan-kaj-kuko-fara
branĉo
de la kuir-arto
Sonĝema
marbirdo
La
nomo de la ludo estas Hinki-Pinki.
En
la venonta afiŝo aperos la respondoj; ĝis tiam la komentoj esperas
viajn ekzemplojn!
No comments:
Post a Comment